Esperanto en Andaluzio

Hejmpaĝo > 04. Novaĵoj pri Hispanio > Kongresoj de esperanto en Malago 2009

Kongresoj de esperanto en Malago 2009

dimanĉo 22a februaro 2009, de Julio Herrero


La 68a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 14a Andaluzia Kongreso de Esperanto okazos en Malago, de la 2a ĝis la 5a de julio.

Jam disponeblas aliĝiloj (en esperanto kaj en la hispana) kun informoj pri aliĝkotizoj (nur 20 eŭroj se vi aliĝas antaŭ la 28a de februaro) kaj loĝebleco ĉe la Junulara Gastejo, je tre favora prezo por tranoktado, matenmanĝo kaj tagmanĝo dum 3 tagoj.

Aktoj estos komunaj por la Hispana kaj Andaluzia Kongresoj (ekscepte de Ĝeneralaj Kunsidoj de la diversaj E-Asocioj, kiel HEF, AEŬ, HEJS, ktp). La ĉefa temo de la Kongreso estas : ESPERANTO ESTAS UTILA, ankaŭ kun speciala atento al la 150a datreveno de la naskiĝo de D-ro L.L. Zamenhof. Teamo de bonaj geesperantistoj en Andaluzio kaj cetera Hispanio jam laboras por havigi al ni riĉan Kongresprogramon kiu kontentigu ĉiujn partoprenantojn.

Por esti pluinformita pri la Kongresoj kaj elŝuti la Aliĝilo(j)n, bonvolu viziti la retpaĝon de HEF (Hispana Esperanto-Federacio).

Aliĝu kiel eble plej baldaŭ por ricevi tre favoran kotizon.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto