Esperanto en Andaluzio

Hejmpaĝo > 05. Novaĵoj pri Andaluzio > Apero de la 83-a numero de GAZETO ANDALUZIA

Apero de la 83-a numero de GAZETO ANDALUZIA

merkredo 2a septembro 2009, de José María Rodríguez


Ĵus aperis la 83-a numero de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Ene ĝiaj 40 paĝoj oni povas legi informojn pri la 13-a Andaluza Kongreso de Esperanto, okazinta en Kordovo la pasinta monato novembro kun abunda galerio de fotografaĵoj. Kompreneble ankaŭ aperas niaj kutimaj sekcioj pri andaluzia historio, historio de la E-Movado en Andaluzio, misteroj kaj legendoj de Andaluzio, Flamenko, Turismo en… (ĉi-numere dediĉita al la kordova urbo Lucena), ktp. Ni esperas, ke la revuo plaĉos al ĉiuj membroj de AEU kaj al abonantoj de la revuo.

Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto