Esperanto en Andaluzio

Hejmpaĝo > 05. Novaĵoj pri Andaluzio > PLATERO KAJ MI

PLATERO KAJ MI

lundo 7a septembro 2009, de José María Rodríguez


Eldonita de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo ĵus aperis PLATERO KAJ MI, la ĉef-verkaĵo de Juan Ramón Jiménez, nobel-premiito en la jaro 1956. La libron tradukis nia esltara samideano Miguel Gutiérrez Adúriz. J.R. Jiménez publikigis la verkon en la jaro 1914 kaj baldaŭ iĝis lia plej konata libro. Temas pri sinsekvo de poemoj en prozo, en kiuj la aŭtoro, kune kun lia azeno Platero, lirike priskribas la sunoplenan vilaĝon Moguer en Onubo, ties homojn kaj ties pejzaĝon.

De antaŭ multe da tempo Andaluzia Esperanto-Unuiĝo planas eldoni la libron kaj nun, post kelkjara laborego de la tradukanto, tiu revo estas jam tuta realaĵo. Ni nun oferas la libron al ĉiuj esperantistoj amantaj la lirikon kaj la priskribon de andaluzaj pejzaĝoj. La prezo de la libro estas 8 eŭroj kaj Vi povas aĉeti ĝin pere de nia adreso :

aeu @ esperantoandalucia . org

Bildaro


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto