Esperanto en Andaluzio

Hejmpaĝo > 05. Novaĵoj pri Andaluzio > Unua Andaluza Esperantologia Semajnfino

Unua Andaluza Esperantologia Semajnfino

ĵaŭdo 29a oktobro 2009, de Julio Herrero


AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo) kaj KCE (Kultura Centro Esperantista, Svislando) organizas la unuan Andaluzan Esperantologian Semajnfinon, en Malago, 14-15 novembro 2009.

La Seminario pritraktas literaturon, historion, sociologion kaj oni ankaŭ ricevos nociojn pri lingvistiko kaj instrumetodiko.

Kotizoj por la partoprenado kiel laborgrupo :

1) Partopreno + tagmanĝoj de la 14a kaj 15a novembro = 20 eŭroj 2) Partopreno + tagmanhoj de la 14a kaj 15a novembro + tranoktado la 14an + matenmanĝo la 15an = 40 eŭroj (la tranokto de la sabato kaj matenmanĝo de la dimanĉo povas okazi en la Junulara Gastejo de Malago)

Adresoj de la Seminario : Sabaton 14an de novembro, matene kaj vespere : Centro Cívico, Avda. Los Guindos, 48 (la komuna tagmanĝo okazos en apuda Restoracio M&A)

Dimanĉon 15an de novembro, matene : Albergue Juvenil, Plaza Pio XII, 2 (la komuna tagmanĝo okazos en la Junulara Gastejo de Malago aŭ ĉe proksima restoracio)

La nombro da partoprenantoj estas limigita al 15.

Pri la aranĝo responas Julio Herrero surloke, kaj prof. Giorgio Silfer didaktike.

Por konfirmi vian ĉeeston aŭ peti plian informon, bonvolu konumiki al : esperantomalaga@hotmail.es aŭ malaga@esperantoandalucia.org


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto