La Zamenhofa Tago (15a de decembro) estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo. En tiu tago (aŭ en alia konvena tago proksima al ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon.
En Malago ni festos la Tagon de la Esperanto-kulturo la sabaton 12an de decembro ĉe Salono Catedral, Junulara Gastejo de Malago, de la 11a ĝis la 17a horo, kun komuna tagmanĝo en memserva restoracio de la Gastejo. Prelegeto pri Zamenhof, projekciado de filmoj, aŭskultado de e-kantoj, debato pri Esperanto en Andaluzio, kompletigos la programon.
Se vi deziras ĉeesti, bonvolu noti : Zamenhof-Tago / Tago de la Esperanto-kulturo Sabaton 12an de decembro, ekde la 11a ĝis la 17a horo. Albergue Juvenil de Málaga (Salono Catedral, unua etaĝo) Plaza Pio XII, 2 Aliĝkotizo + tagmanĝo = 10 eŭroj Akompanantoj (familianoj, amikoj, ktp) pagas nur la tagmanĝon = 8 eŭroj.
Por aliĝi aŭ peti pli da informoj, bonvolu sendi mesaĝon al : esperantomalaga@hotmail.es aŭ pere de Ipernity : http://www.ipernity.com/home/123729
Amikan saluton. Julio